VIZ-LIBERIGA INTERNACIO
Jen iniciato por internacia organizo celanta pri elimino de c^iuj ajn vizaj restriktoj kaj burokratismo.
Dissend-listo
1. C^iu havas la rajton libere movig^i kaj log^i interne de la limoj de kiu
ajn s^tato.
2. C^iu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en
sian landon.
Artikolo 13 de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj
Internacia Konvencio pri Civitanaj rajtoj -
ICCPR - Artikolo 12
C^i tio estas inicato pri internacia organizo por viz-libera vojag^ado, libera movig^o
el unu lando en alian kaj forigo de ciuj vizaj burokratismo, restriktoj kaj malpermesoj.
G^i farig^u sendependa tutmonda organizo celanta pri viz-libera stato,
kunvenigo de informoj pri aferoj rilatantaj vizan devon.
G^i celu pri kompletaj abolicio kaj forigoj de:
- elvojag^aj restriktoj ordonitaj de s^tataj au^toritatoj kaj c^iuj formoj
de postulado de elvojag^aj permesoj,
politikaj kaj ideologiaj obstakloj,
- devo aspiri pri viza au^ permeso antau^ eniro,
- restriktoj ordonitaj baze sur politikaj motivoj au^ kiel formo de sankcioj,
- burokratismaj obstakloj, pagoj kaj kostoj por eldonado de pasportoj,
vizoj kaj aliaj dokumentoj,
- variaj burokratismaj neprigoj, kiel ekzemple invito,
posedo de financoj, atestaj^o de libertempo el laborposteno,
antau^anta atestaj^o de neniu kriminala noto (por ordinaraj vizitoj) kaj aliaj,
- punoj pro kontrau^leg^aj eniro, elvojag^o au^ vojag^o
g^is "maltau^ga" lando,
- postulado de enlandaj permesoj - por vojag^o g^is alia regiono
La pluaj kampanjoj & agadoj inkludu, sed ne estu limigitaj je:
- subtenon por viz-libera vojag^ado kaj ankau^ viz-liberigaj traktaroj,
- celadon pri amnestio de la enkarcerigitoj konekse kun la ordonitaj restriktoj,
- universalan informaron pri vizaj kondic^oj kaj formalaj^oj,
- rompadon de absurdaj situacioj kaj malplezuraj intervenoj en
privatan vivon konekse kun la praktikado de viza burokratismo,
- celadon pri universalaj rezoluvioj kaj mulflanka konvencio de
la Unuig^intaj Nacioj pri viz-libera vojag^ado kaj movado,
- liberecon de s^ang^oj de log^loko kaj civitaneco,
- promocio de eblaj^oj de politika kaj alia azilo
Estas necese arang^i kaj fondi tian organizon por reale tutmondaj
viz-liberigaj kampanjoj nun, c^ar malagrablaj^oj de viza devo estas ofte
malatentataj kaj neglektataj.
Iu ajn interesanto estas petata por konsideri eblaj^on de subteno por disvolvig^o, sendi komentojn au^ ankau^ disvastigi informojn pri c^i tiu iniciato.
Dissend-listo:
Por aboni - uzu unu el c^i tiuj eblaj^oj:

Klaku c^i tie por aboni je viz-liberiga
Sendu mesag^on al:
viz-liberiga-subscribe@yahoogroups.com
Post la abono, mesag^o (sendaj^o) por konfirmo venos, poste konfirmu tion per respondo.
Rimarkigo: la mesag^o por konfirmo, kiel c^iuj komunikoj kun la administro de YahooGroups,
estas en la angla. Por konfirmo sufic^as forsendi la ricevitan (konfirm-)mesag^on
reen.
Alig^inte, vi povas sendi mesag^ojn al c^iuj membroj al c^i tiu e-mail (retpos^ta adreso)
(por la Esperanta versio):
viz-liberiga@yahoogroups.com
Kiamaniere subteni la iniciaton:
- Informu aliuloj pri c^i tiu iniciato
- Aludu pri iuj ajn novaj eblaj temoj kaj celumado, sendi vian propran komentojn kaj atentigojn
- Sendi novaj^ojn rilatantajn vizan devon, elvojag^aj, eniraj kaj enmigraj kondic^oj, informojn pri evoluig^o kaj tendencoj ; se eblas, strebu pri farado de esploro pri tutmondaj kaj ankau^ regionalaj vizaj kondic^oj
- Ligoj: Menciu iujn ajn pluajn eblajn ligojn, kiuj povus esti inkluditaj
- Sponsorado: Estas neniu fonto de enspezoj. Tamen, konsidere, ke c^i tio ankorau^ ne estas reala organizaj^o kaj ne estas iu konto, estas neeble kontribui signife c^i-tempe.
Oni povas serc^i eblan sponsoradon por la futuro. Nun iuj etaj kontribuaj^oj estus utilaj, sed nur por etaj kutimaj elspezoj (espolrado, serc^ado).
- Menciu viajn proprajn ideojn, kiel disvolvi c^i tiun iniciaton pri Viz-Liberiga Internacio
INSIGNIA-I
P.O.BOX 14
Uherské Hradiště 5 , 686 05
C^EH^A RESPUBLIKO
Rimarko: Estas neniu diferenco inter sufiksoj de INSIGNIA -I, -FI, -IA kaj aliaj, ili signifas la samon. Ili nur estas iam uzataj por eta klasifiko. Oni povas uzi iun ajn el ili iel ajn.
E-mail:
tandit.in@worldonline.cz
INDEKSO | English version (versio en la angla)