| C^EH^A RESPUBLIKO | La c^efa pag^o (en la c^eh^a) | Versio en la angla (English version) |
Iniciato por abolicio de konskripcio, devigaj soldatservo kaj
civilservo en la C^eh^a Respubliko
kaj, enkadre de la internacia kunlaboro, en la tuta mondo:
Antikonskripcia Radikala Iniciato (AKRI).
E-mail: tandit.in@worldonline.cz
| Komenco de la agado |
La Kotrau^konskripcia Radikala Iniciato estas en evoluado, ankorau^ ne en formo de reale organizita movado, formale fondita.
La celo estas totala abolicio de konskripcio kaj aliaj formoj de deviga servo
dum c^iu ajn situacio.
Kiel konskripcio estas konsiderataj g^enerala militserva devo, devigaj servoj kaj soldata
kaj civila, kiel ankau^ universala labordevo, ordonata ekzemple dum dang^erstato.
C^iuj c^i specoj de arbitra devigado de civitano je faro de soldata kaj civila
servoj necesas esti komplete eliminitaj.
La elimino de c^iuj formoj de devigaj servoj - soldata, civila kaj aliaj - estas agnoskata fare de c^i tiu iniciato kiel unu el nedubigeblaj fundamentaj rajtoj kaj liberecoj de civitano. Pri g^iaj aplikado kaj dimensio oni povas fari neniujn koncesiojn kaj kompromisojn.
C^iu ajn devigado de individuo je faro de soldata au^ civila servo signifas
difekton de civitanaj kaj individuaj rajtoj kaj liberecoj, nenaturan intervenon je
privata vivo, nerajtigitan eldevigadon de sindoneco al la s^tato.
G^i enj^etas civitanon en humiligajn, kruelajn, tiranajn kaj despotajn
kondic^ojn, kiam, krom la devigado je tiu servo, okazas ec^ restriktoj
de fundamentaj rajtoj kaj liberecoj, garantiitaj al la aliaj.
G^i ofte kau^zas ec^ difekton de socia kunvivado, privatajn malagrablaj^ojn,
perdon de laborposteno kaj fakaj scipovoj pro la deviga disig^o de la propraj
profesio kaj alia agado.
Dum la farado de soldatservo, civitano estas elmetata al c^ikanado kaj
plialtig^inta dang^ero de akcidentoj, iam ec^ fatalaj. Kazerno farig^as
loko de plialtig^inta risko de propagig^o de epidemioj kaj ankau^ malindaj kutimig^oj, ekzemple kriminalaj.
Deviga civilservo konstituas certan neoficialan punon pro rifuzo de la soldatservo,
temas pri ekspluatado de laboro de civitano por s^tataj kaj privataj institucioj,
pri certa renovigo de feu^disma servuto. Necesas pledi por abolicio
de devigaj servoj kaj soldata kaj civila. Krom la civilservo ordonita
anstatau^ la soldatservo, estus ankau^ neakceptebla solvo anstatau^igo de
universala soldatserva devo per enkonduko de universala devo de civilservo - nekoneksita
kun soldatkonskripcio -, se tio okazus.
La sistemo de konskripcio konstituas seksisman diskriminacion, rompon de la principo de seksa egaleco kaj kreadon de nekonvena socia nesimetrio inter viroj kaj virinoj.
Ekstrema konsekvenco, kvankam ne tro aktuala je la nuntempa situacio en la C^eh^a Respubliko, estas dau^ra dang^ero al rekrutoj kaj rezervistoj, ke la s^tato tac^mentos ilin en militbatalon, per kio g^i arbitre senigos ilin je la plej baza rajto - la rajto je vivo.
La s^tato ne devas ligi civitanojn je farado de ia ajn servo, kaj soldata,
kaj civila, kontrau^ iliaj konvinko kaj libera volo de ago. La sistemo de la devo
servi la s^taton konstituas formon de novtempa sklaveco, g^i estas io komplete
neakceptebla, kion oni ne povas koncedi dum iaj ajn cirkonstancoj. C^i tiu sistemo
ne povas esti motivita per iaj ajn "bezonoj de s^tato kaj socio". Fakte estas
armeo baziita sur konskripcio tute neuzebla por defendo. Por socio nek soldata nek civila
devigaj servoj alportas utilon, kontrau^e damag^on.
Tamen pli grava estas la fakto, ke c^i tiu absurda, maljustama kaj arh^aika
sistemo de rekrutigado restriktas liberecon kaj kau^zas difekton kontrau^ rajtoj
de multaj miloj da individuaj civitanoj, de kiuj g^i okupas kelkajn monatojn da vivo,
forneas liberecon de movo kaj multajn aliajn fundamentajn rajtojn kaj liberecojn,
de kiuj g^i forprenas laborpostenojn, al kiuj g^i difektas privatecon kaj
hazardas pri iliaj vivoj, sanoj kaj sekureco.
Tial la abolicio de devigaj soldata kaj civila servoj signifas sekurigon kaj plenigon
de unu el gravaj rajtoj kaj liberecoj de civitano, pri kio c^i tiu antikonskripcia iniciato strebas.
C^iu esprimforta pas^o al mildigo kaj liberigo en la sistemo de konskripcio kaj devigaj servoj
povas esti rekonita utila, tamen oni ne povas rezigni pri strebo pri akiro
de la finaj celoj - la abolicio de konskripcio, efektivigo de reg^ustigo kaj agnosko kiel fundamenta
rajto ne esti rekrutigata kaj devigata je ia ajn servo.
En la 20-a jarcento en c^i tiu teritorio alternis kelkaj diferencaj politikaj ordoj, c^iuj konskripciis civitanojn por soldata au^ alia deviga servo, senrespekte, c^u c^iuj konsentis pri c^i tiuj s^tatordoj kaj estis decidig^intaj servi ilin. Kaj kiam estis unu reg^imo anstatau^ita per alia, g^i tenis konskripcion plu, ofte bazite sur la samaj leg^oj kaj metodoj de tiu pasinta. Estas malestiminda ec^ la fakto, ke la absurda sistemo de soldatkonskripcio kaj deviga civilservo eniras en la 21-an jarcenton.
Estas la tempo senigi nin je la konskripcio - hontinda rompado de civitanaj rajtoj kaj liberecoj !
La Antikonskripcia Radikala Iniciato komencas agadon.
La 1-an de oktobro 2000 ekvalidas la Fonda Dokumento kaj ekde tiu momento oni komencas direktig^i al fondo de organizita movado. Tamen por tio estas bezona aktiva kaj la plej granda ebla partopreno. Estas akceptataj nur tiuj, kiuj reale interesig^as pri partopreno en agadoj, plenumas la kriteriojn pro membreco kaj respektos la fiksitajn celadon kaj principojn de tiu c^i movado.
Sur kiaj principoj la iniciato bazas:
Por pluaj informoj: Bazaj Principoj
Oficiale estas la g^enerala direktig^o de la iniciato difinita per la Bazaj Principoj ,
organizajn aferojn konkrete difinas la Fonda Dokumento.
La Bazaj Principoj ne povas esti s^ang^itaj antau^ la formala fondo, t.e. establo
de plene organizita movado kun la ratifita statuto, establita plej tau^ge per
fonda kongreso. La Fonda Dokumento povas esti s^ang^ita, nome en urg^aj okazoj,
baze sur granda - trikvarona - plimulto kaj aprobo fare de la fondinto.
Post la akcepto de la statuto kaj formala fondo estos c^i tiuj dokumentoj
anstatau^itaj per la statuto. Esencaj punktoj de la direktig^o sekvantaj el la Bazaj Principoj
estu inkluditaj en la statuto.
La agadon kaj direktig^adon al la oficiala establo organizas la fondinto.
La fondinto rajtas vetoi decidojn, krom kelkaj esceptoj.
En okazo de kelkaj decidoj estas eksplicite neprigata bezono de aprobo
fare de la fondinto por ekvalido.
E-mail de la fondinto: tandit.in@worldonline.cz
Multe da c^i tiuj dispozicioj povas s^ajni konsiderinde absolutismaj,
interne nedemokratiaj kaj au^tokrataj. C^efe la pozicio de la fondinto,
kiu aprobas gravajn dokumentojn kaj agojn kaj rajtas vetoi decidojn,
plu la absoluta sens^ang^ebleco de la Bazaj Principoj. Tamen temas nur pri
dispozicioj dumtempaj kaj necesaj por tio, ke antau^ la formala fondo
ne okazu minaco kontrau^ la evoluig^o kaj ke estu antau^e difinita
la direktig^o de la iniciato. Pere de la oficiala establo de la organizo - vers^ajne
pere de fonda kongreso - estos la transira periodo finigita, la organizo estos reguligata
per la statuto kaj dokumentoj, akceptataj pere de libera kaj demokratia voc^donado
de la membroj, kiuj estos ankau^ ebligitaj elekti organojn.
Se la dumtempaj reglamentoj elvokus tro grandan s^ajnon de interna absolutismo,
kaj tiel deturnus interesig^antojn pri partopreno, eblas, ke intertempe estu proponitaj s^ang^oj
de la Fonda Dokumento.
Determinita evoluo:
La iniciato ankorau^ ne situas en stadio de plene organizita movado,
g^i dume direktig^as al tio. Por la evoluig^o estas bezona precipe aktiva
partopreno kaj elserc^ado de novaj membroj.
Por la propra evoluo kaj direktig^o al la plene organizita movado estis
difinitaj fazoj de evoluo, lau^ la dimensio de la membraro.
C^i tiuj 3 fazoj - stadioj - ne inkludas la komencan stadion post la starto (malpli ol 5 membroj),
ankau^ ne la finan stadion (oficiale establitan movadon).
La 16-an de decembro 2000 estis deklarita la avanco en la 1-an fazon.
Post la avanco en la 2-an fazon antau^ akcepto de la statuto estos efektivigita
voc^donado pri la karaktero de la organizo rilate je la leg^a registraj^o
de civitana asocio.
La variantoj:
Membreco:
-- informoj por membroj - ne tradukitaj, atingeblaj nur sur la pag^o en la c^eh^a --
Ligoj
Bazaj Principoj
C^efa pag^o - en la c^eh^aAlvoko de AKRI al la Norvega Nobel-Komitato - el januaro 2002
Gastlibro:
AKRI havas registritan gastlibron (guestbook) por publika uzo
por komentoj, vortigoj kaj notoj pri tiu c^i iniciato kaj pri la temo
de kampanjoj por la abolicio de konskripcio.
C^i tie vi povas:
rigardi la mesag^ojn / komentojn tien senditajn,
aldoni vian propran mesag^on / komenton .
La gastlibro estas alirebla en la c^eh^a kaj la angla, vi povas komuti inter la lingvaj versioj supre de tiu pag^o.
| E-mail: tandit.in@worldonline.cz | |
|
Adr:
INSIGNIA-I Rimarko: Estas neniu diferenco inter sufiksoj de INSIGNIA -I, -FI, -IA kaj aliaj, ili signifas la samon. Ili nur estas iam uzataj por eta klasifiko. Oni povas uzi iun ajn el ili. |
C^i tiu prezentaj^o de la Antikonskripcia Radikala Iniciato en ttt estas oficiala. |
Estas neniu garantio pri korekteco kaj au^tenteco de tiu c^i traduko.
Iuj partoj de la C^efa pag^o en la c^eh^a ne estis tradukitaj
kaj inkluditaj, se ili rilatas ekskluzive la internajn organizajn aferojn.
Aliaj iniciatoj en la C^eh^a Respubliko:
http://www.vojna.cz
http://antiarmy.misto.cz